En komputado, lokaĵigado (angle: localization) estas tia maniero verki programaron, tiel ke ĝi faciligu ties asimilon al diversaj lingvokulturaj tradicioj, laŭeble sen ŝanĝi la fontkodon. Tiusence internaciigo estas zorgo de programisto (izoli la tekstajn mesaĝojn en apartan, laŭbezone ŝanĝeblan dosieron; referenci en la programoj la bezonatajn parametrojn per lokaĵaro ktp), dum la lingvan asimiladon povas plenumi fakulo pri la koncerna homlingvo, ne bezonanta specialajn sciojn pri programar-inĝenierado.
La responda anglalingva termino internationalization estas pli longa ol la esperanta, tial oni ofte uzas mallongigon i18n (la komenca kaj la fina literoj, plus la nombro de ellasitaj literoj anglaj).
Alia termino anglalingva estas NLS (mallongigo de National Language Support or Native Language Support, t.e. «NaciLingva Subteno»).
Ecoj de internaciigitaj programoj:
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search